Vojaĝanto
havas la parolon

Anglio
Belgio
Ĉeĥio
Danio
Egiptio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Israelo
Italio
Kartvelio
Kipro
Latvio
Litovio
Luksemburgo
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rusio
Svedio
Turkio
Ukrainio

Tabelo de enhavo

Pasporto

Ĝ

is nun mi vizitis dudek kvar landojn. Kiel infano mia patro posedis propran firmaon kaj tiamaniere havis pretendite prosperajn financojn. Tiukaŭze ni ofte sukcesis iri alilanden dum niaj ferioj. En la jaro 1995 mi ekhavis la oferton partopreni trajnvagadon sub la administrado de la sveda Civiladministracia Ministrejo, kaj mi tiele iris tra ses landoj per unu tiro. Do, ne estas tiom rimarkinde esti vojaĝinta en dudek kvar landoj, sed mi tamen komprenas, ke mi estas ĉi-afere relative riĉe dotita, kaj mi estas tre dankema pro tio. Mi ŝatas vojaĝi kaj alte taksas ke mi havas la eblecon fari tion. Sur tiuj ĉi paĝoj mi prezentas ĉiun landon, kie mi iam estis, cedante parton de miaj eble bonaj sugestoj.

K

iam mi skribas tion ĉi, estas la jaro 2013 p.K. kaj mi loĝas en Estonio, ĝuante relative grandan liberecon koncerne vojaĝeblecojn. Mi ne scias dum kiom da tempo ĉi tiu retejo pluekzistos, sed mi scias ke la situacio reganta kiam mi skribas tion ĉi ne ĉiam regis kaj ankaŭ ne ĉiam regos. Kiam mi estis pli juna, Eŭropa ekzemple estis duigita, kaj vivantoj en la orienta parto ne rajtis vojaĝi kien ajn kiam ajn. Suplemente, hodiaŭ neniu povas antaŭvidi eventualajn restriktojn de niaj vojaĝeblecoj. Eventuale, la elsekiĝantaj brulaĵrimedoj baldaŭ haltigos tro vastan vojaĝadon. Ni ne devas akcepti la vojaĝeblecojn kiel porĉiamecon.

L

a rakonto pri miaj vojaĝoj estas parte rakonto pri tio kiel estas esti en la manoj de aliaj. Kelkajn el miaj pli longaj vojaĝoj mi faris kiel infano. Miaj gepatroj tiam iris antaŭe, montrante la vojon. Tio plej ofte sukcesis, sed kelkfoje malsukcesis. La amuzejo en Malago postlasas terurantajn memorajn kaj la renkonto kun du gejoj en gastejo en Holando finiĝis strange.

© Linus Ganman,