Arĉ-
kvartetoj

Opus № 1
Ĝoja
La 29a de junio 1998
Arĉkvartetoj

Ĉefpaĝo

V

erkante muzikon, mi foje fariĝis hezitema koncerne la instrumentado. Certa muziko simple ne sentiĝas piana, sed pli ĝuste ĥora. La problema kun ĥora muziko tamen estas, ke ĝi necesigas ian tekston, sed ne ĉiam disponeblas bonaj tekstoj. Kiam mi ne havas bonan tekston, mi kutimas noti la muzikon por arĉinstrumentoj

M

i mem ne scias ludi iun arĉinstrumenton, sed mi imagas al mi, ke estas bona speco de instrumentoj por kiuj verki muzikon kiam oni havas bonajn muzikajn ideojn sed neniujn bonajn ideojn koncerne instrumentadon. La violono, la aldviolono kaj la violonĉelo kune disponas pri tiu tona amplekso, kun kiu mi plej ofte laboras, kaj tiuj instrumentoj kaj povas eligi multspecajn tonojn, ĉar oni povas ludi sur la kordoj kaj pinĉante ilin kaj skrapante ilin per arĉo.

S

ur tiu ĉi paĝoj mi publikigas kelkajn ekzemplojn de mia arĉkvarteta muziko. Se vi disponas arĉkvarteton, ne hezitu elŝuti miajn notajn ekzemplojn kaj prove ludi la muzikon. Mi ne donas tiel multajn indikojn koncerne ludmanierojn, sed donas al ĉiuj eventualaj ludontoj la liberecon ludi en la maniero kiu sentiĝas plej bona.

Muelildekliva marŝo (Kvarnbacksmarsch)
verkita la 11an de decembro 1997

Mi sendis tiun ĉi pecon al amikino, kiu ludas la vjelon, por ekscii kion ŝi opinias pri ĝi. Evidente ĝi plaĉas al ŝi, ĉar ŝi alŝutis ĝin en sian retpaĝaron kiel prezentadan melodion. Tial ĝi portas ŝian familian nomon.

Arĉkvarteto (Stråkkvartett)
verkita la 22an de decembro de 1997

Mi opinias ke la peco bone taŭgas kiel arĉkvarteta peco, kial ĝi portas tiun ĉi banalan nomon.

Kolero (Vrede)
verkita la 23an de januaro 1998

Unu fojon mia frato venis hejmen al mi kaj volis ke mi verkos pianan akompanon por unu el liaj kantaĵoj. Li estis premata de granda streso kaj volis ke la laboro iru rapide. Lia humoro ne donis al mi iun pacon kaj faris finon al ĉia inspiro. Kun kolero pri lia stresanta sinteno, mi anstataŭe verkis tiun ĉi pecon.

Indianoj (Indianer)
verkita iufoje post la miljarŝanĝo

Tio ĉi verdire estas muzikigado de la poemo Indianer (Indianoj) de la svedo Gustaf Fröding. Mi tamen tie ĉi notis la pecon per arĉiinstrumentoj, ĉar mi pensas ke estas malfacile adapti la tekston al la akompanantaj partoj, kiuj sekvas tute aliajn frazadojn ol la poemo. Oni povas bone prezenti la pecon kiel alternan kantadon inter du personoj, akompanataj per kvar instrumentoj.

La semajna kanzono (Veckovisan)
nekonata dato de verkado

Tio ĉi estas unu el miaj plej kuriozaj pecoj. En senpraktika orelo povas soni kiel ĝi finas en la sama tonalo kiel en kiu ĝi komencas, sed tiel ne estas.

© Linus Ganman,