Unua atesto
estas la vesto

Fermentita baltharingo
Je kio la koro estas plena...
Unua atesto estas la vesto
Aŭ unu aŭ la alia
Kie estas la pomkaĉo?
Panjo volas veturi per lifto
Se ŝuoj povus paroli
Panjo laboras
Posttagmeze en la kuirejo
La planko de unu...
Maljunulejo en la jaro 2039
La patro parolas

Ĉefpaĝo

Mi ne scias ion pri interpretado de sonĝoj; ĉu troviĝas fidindaj metodoj por ĝi kaj ĉu ĝi estas rigardata kiel esenca scienco.

Bildo

Mi tamen scias, ke mia patrino ofte sonĝas pri mi kaj mia frato, kaj laŭ ŝi en tiuj ĉi sonĝoj ni ĉiam estas trijaraj kaj nudaj kaj ni tremas pro frosto.

Bildo

Panjo sentas honton sonĝante. Ŝi sonĝas ke ŝi ne havas sufiĉe da monon por aĉeti vestojn al ni. Certe, la vintroj estis pli malmildaj kiam ni estis malgrandaj, kaj tiel plu, sed kiel mi memoras, mi neniam estis nekuraceble frostema.

Bildo

Mi ja fajfas pri tio, kion eble diris Jung kaj Freud! Mi absolute kredas, ke la sonĝoj de Panjo havas rektan konekson kun la efektiveco, almenaŭ pensante pri tio, pri kio Panjo parolas kiam ŝi ne dormas.

Bildo

(Ĉi tiel sonas Panjo kiam ŝi oscedas. Estas melodio, kiu sonas kiel tipa kantofino, kaj ĝia teksto konsistas el la silabo ku.)

Bildo

Nun mi perdis la fadenon de la rakonto ... Interpretado de sonĝoj? Ne, pri tio mi ne scias ion.

Bildo

© Linus Ganman,