Ĝoja
 

Opus № 1
Ĝoja
La 29a de junio 1998
Arĉkvartetoj

Ĉefpaĝo

E

n la gimnazio unu el miaj samklasanoj estis Jonas Harnesk, kies gepatra hejmo situis en sveda vilaĝo Stugun kaj kiu kiel infano kreskis en la sveda ĉefurbo. Ni pensis ke ni estas ĉiam en bona konsento dum la muzikaj lecionoj. Inter alie ni verkis repon pri la tiam okazonta aliĝon de Svedio al la Eŭropa Unio. Jonas pledis por la aliĝo, sed mi ne. La kunlaborado pri la teksto tamen sukscesis dank’al tio ke Jonas traktis la tekston serioze sed mi ironie. La refreno estis formulita ĉi tiel: Knock, knock, knocking on EU’s door! Geöffnet, s’il vous plaît! Say no more!

U

nu tagon mi kaj Jonas sidis hejme ĉe mi improvizante. Ni diris ke ni devus verki kantaĵon. Tiam nur okazis! Mi ne scias el kie la inspiro venis, sed mi ekis G-maĵoran akordon sur la gitaro, kantante svede la plej banalajn vortojn kiujn mi povis elpensi: Brilas sun’, ĝoja estas mi. Post duonhoro ni havis pretan kantaĵon kun tri strofoj kaj flanktemo. Esperantigado tekstas tiel ĉi:

  Brilas sun’, ĝoja estas mi.
Birdoj fiketas sur tero.
Cignoj pozante baniĝas ĉi.
Floroj ekputras en vero,
ĉar ĉio ’stas bela kaj ĉio ’stas bon’.
La parko ’stas dolĉe plantita
kaj mi ’stas sencerbigita.

Homoj mortas de malsateg’.
Tru’ de l’ĉiel’ pligrandiĝas.
Mi manĝas grason de kolbaseg’.
Tuj la pord’ malfermiĝas
kaj ĉio ’stas bela kaj ĉio ’stas bon’.
La manĝo ’stas bonkuirita
kaj mi ’stas sencerbigita.

Vivo ne estas vidoj nur,
sed la sento kiun vidoj donas.

Nuboj ’stas krem’ de ĉiela te’.
Nun fajfas mi pri ĉiuj naŭzoj, ho ve,
ĉar ĉio ’stas bela kaj ĉio ’stas bon’.
kaj vi ’stas doktrinigita,
sed mi ’stas sencerbigita.

N

i nomis la kantaĵon Glad (Ĝoja). Mi pensis ke ĝi memorigas pri io, kion mi aŭdis antaŭe, sed mi ne povis ekmemori tion tiam. Pli malfrue, mi ekmemoris, ke la kantaĵo povas memorigi pri Velkommen - Farvel de la norvega kantisto Finn Kalvik aŭ Caroline de la angla kantistino Kirsty MacColl. Bonŝance mi kaj Jonas havis sufiĉan spiritĉeeston por enkasedigi nian kantaĵon. Tion farite, ni iris urben trinki kafon en kafejo. En la kafejo situanta en la eksa juĝejo en Oѕtеrѕundo troviĝis malnetaj kajeroj lasitaj sur tabloj, donante ĝojon al skribemaj kafejgastoj. Mi scias ke ni surpaperigis la tekston de nia nova kantaĵo en tia kajero kaj ke ni tie verkis ankoraŭan strofon. Ni opiniis ke ŝajnas tro evidente ke la strofo pri nuboj kaj kremo estiĝis sole por ke ni kompletigu la kantaĵon, kaj tial ni volis iomete plivastigi la tekston. La ankoraŭa strofo supozeble estas elrealigita. De tiam mi multfoje serĉadis tion malnetan kajeron, sed mi ne retrovis ĝin. Trinkinte kafon, mi kaj Jonas estis forgesintaj la kantaĵon. Bonŝance ni ja enkasedigis ĝin. (Kaj tie troviĝas notoj de la kantaĵo kun sveda teksto.)

E

n septembro 1994 mi kaj Jonas iris en lernejvojaĝon en estonan urbon Tartuon. Irante en Tartuon, ni haltis en Talino, kaj tie, en la malnova urbokerno, ni trovis murskribaĉojn, kiujn Jonas fotis. La liberigita Estonio havis nur tri jarojn, kaj ni pensis ke estas tre aŭdaca tiu homo, kiu jam tiel frue post la kolapso de la Soveta Unio skribaĉis ĉion alian ol leninismajn sloganojn sur la muroj en la malnova urbokerno de Talino. Sur unu muro iu estis skribanta HOMO-SEX RULES (=samseksemo regas) kaj sur alia GOD IS GAY (=Dio estas gejo). Dum la semajno en Estonio ni faris unutagan ekskurson en Narvon. Ni kunprenis senenhavan notblokon, kaj dum la aŭtobuso preterpasis lokojn Iisaku, Jõhvi kaj Peipsijärv kaj la monaĥinejo de Kuremäe, ni plenigis la blokon per bizaraj kantotekstoj. Ni kaj havis la tempon por iri al la kampara domo de amiko. Tie ni banis en saŭno, kiel ja decas en la estona kamparo, kaj kiam Jonas elvenis kun malseka hararo en la vivoĉambron, kie mi jam sidis postŝvitante, ni ekhavis ideon. Se ni venos tiel longe kiel en diskostudion, nia debutalbumo nomiĝos GIG (akronimo de God Is Gay) kaj la kovrilo montros la talinan murskribaĉon. Ĉion tion ni estis farontaj por fari la diskon monumento al nia vojaĝo en Estonio.

God Is Gay

L

a venontan jaron Jonas iris al Usono. Mi restis en Svedio kaj ludis nian kantaĵon por kelkaj amikoj. El tiu rezultis ke mi kaj la amikoj kreis grupon. Ni nomis nin Wonk, kaj en nia kariero ni fakte venis tiel longe kiel al lokala telesendo. Pli malfrue la grupo dissplitiĝis, kaj multaj el ni forloĝis el Oѕtеrѕundo. Dum kelka tempo kaj mi kaj Jonas loĝis en Stokholmo, nur sur distanco de kelkaj metrostacioj unu de la alia. Ni eble devintus rerenkontiĝi por rekomenci tie, kie ni unufoje komencis.

© Linus Ganman,