Frazo I
 

Pri la teksto
La teksto
Frazo I
Frazo II
Frazo III
Frazo IV
Frazo V
Frazo VI

Ĉefpaĝo

FRAZO I
 
Aranĝo:

2 flutoj
2 hobojor
2 klarnetoj (A)
2 fagotoj
1 trumpeto (D)
4 kornoj (F)
1 timpano (B bemolo)
1 rultamburo kun brosoj
1 piano
3 sopranaj solistoj
1 alda solisto
3 tenoraj solistoj
1 basa solisto
Ĥoro (SATB)
Violonoj
Aldviolonoj
Violonĉeloj
Kontrabasoj

La unua temo de la unua frazo

L

a frazo komenciĝas per arĉinstrumentoj kaj klarnetoj. La unuaj violonoj ludas la kondukanton. La komenca temo origine estis pensita kiel muzikigo de la unua strofo de la unua kanto. Mi tamen volis asocii la teksto de tiu strofo kun du el la strofoj de la dua kanto, kaj tial mi sonigis la tekston en la komenco de la unua kanto kiel la muzika temo, kiun mi uzas en la dia frazo. Kaj en la komenco de la unua kanto kaj en du el la strofoj de la dua kanto nome prezentiĝas la rakontanto, kies tekstojn kantas basa solisto:

La dua temo de la unua frazo

P

ost la basa solo, kvarteto konsistanta el du kornoj kaj du fagotoj ludas novan temon, kiu poste konsistigas la bazon de la dua strofo de la unua kanto. Tiun prezentas kvarvoĉa ĥoro. Certe, en tiu ĉi strofo parolas la rakontanto, sed mi sentis ke mi volis prezenti la ĥoron jam frue en la komponaĵo, kaj tial mi lasas ĝin eniri jam ĉi tie:

La tria temo de la unua frazo

L

a sekvantan temon en E bemola maĵoro prezentas flutoj, hobojoj kaj arĉinstrumentoj. Poste la saman temon en C maĵoro kun la teksto de la tria strofo de la unua kanto kantas solista grupo konsistanta el tri sopranoj, unu aldo, tri tenoroj kaj unu baso. La solistoj dislokiĝu en la koncertejo por ke ilia voĉoj venu el diferencaj direktoj kaj donu senton de tia eĥo, kia povas audiĝi en herbkampego kun fluadantaj rojetoj:

La kvara temo de la unua frazo

P

oste sekvas la prezentado de plia temo, akompanita de flutoj, hobojoj kaj arĉinstrumentoj. Post la fino de tiu ĉi prezentado, la muziko reiras al E bemola maĵoro kaj la ĥoro eniras. Klarnetoj kaj fagotoj aliĝas la blovinstrumentan sekcion. La ĥoro kantas unisone la tekston Lіbеrе nudа јеn ророl’ kiel batalkrion kaj manifestado de la sinteno de la propra tribo. La melodio de la kvara strofo finiĝas kiel komenciĝas la melodio de la dua strofo kaj tiamaniere asocias iliajn temojn:

La kvina temo de la unua frazo

K

larnetoj, fagotoj, violonoj kaj aldviolonoj poste ludas senĥore la temon de la dua strofo de la unua kanto. Interludo kun kvar kornoj, flutoj, hobojoj kaj arĉinstrumentoj kondukas al la fino de la unua frazo, en kiu unue alda solisto kantas la lastan temon de la frazo, akompanita nu de kontrabaso, piano kaj rultamburo. La parto estus ideala por ŝpareme lumigita kaj fumplena ejeto, kaj tial ĝi elstaras relative frapante el la ceteraĵo de la komponaĵo. La granda formato kun flutoj, hobojoj, trumpetoj kaj arĉinstrumentoj tamen rememorigas sin post la alda solo, kiam la ĥoro kantas la lastan strofon de la unua kanto kun sama temo kiel en la alda solo:

La sesa temo de la unua frazo

© Linus Ganman,