Muzikiganto
havas la parolon

Pri la teksto
La teksto
Frazo I
Frazo II
Frazo III
Frazo IV
Frazo V
Frazo VI

Tabelo de enhavo

A

ntaŭ ol mi efektive ekkomencos tiun ĉi prezentadon, mi nur volas atentigi ĉiujn al eta detalaĵo. La paĝoj pri mi en la rolo de muzikiganto enhavas kelkajn ekzemplojn de notoj. Klakante sur tian ekzemplon, oni povas aŭskulti la sonojn, kiujn la notoj reprezentas. La aŭdiaj dosieroj estas aranĝitaj en la aranĝo MIDI, kio signifas ke la sonojn sintezas la sonkarto de via komputilo, kaj tial la sonoj povas diferenci iomete, depende de kia komputilo aŭdigas ilin. La sonekzemploj ĉefe celas doni komprenon pri kiel la melodioj de la diferencaj temoj sonas, sed ne kiel la kombino de instrumentoj sonas kiam la komponaĵo prezentiĝas en sia tuteco. Ĉu bone, amikoj? Do, ni eku!


E

n mia infanaĝo, miaj gepatroj mallaŭdis min kiam mi blasfemis. Tion mi trovis stranga, ĉar ili mem samtempe ege ofte blasfemis. Se ili ne estus mallaŭdintaj min, mi eble ne estus opinianta, ke tiuj vortoj estas tiel interesaj. Krome, se mi ne estus trasuferinta la literaturajn lecionojn pri la svedaj verkistoj Lenngren, Snoilsky, Almqvist kaj Runeberg, mi eble ne estus opinianta, ke Gustaf Fröding estas tiel rimarkinda. Sur la fono de tiuj ĉi pripensaĵoj mi volus aserti ke mi senvualigis la mekanikon de enamiĝo. Enamiĝo povas estiĝi nur se ĝia objekto prezentas ecojn, kiuj forte diferencas de ecoj, kiujn la enamiĝanto karakterizas kiel ĉiutagajn. Enamiĝo kaj ofte estiĝas se la objekto aperas en neatenditaj loko aŭ konekso. Se normala stato ne ekzistas, ankaŭ ne povas ekzisti ĝermejo por enamiĝo. Min instigis fariĝi muzikiganto enamiĝo.

K

iel ekzemplon de miaj propraj spertoj de enamiĝo mi ofte mencias mian ŝaton de la finna kantistino Laila Kinnunen. Mi kreskis en svedlingva familio en Svedio, sed kiel junulo mi malgraŭe sukcesis akcepti la finnan lingvon kiel parton de ia normala stato. Deirante de tiu ĉi akirita normala stato, mi poste povis enamiĝi, kaj la objekto de mia enamiĝo estis la voĉo kaj elparolo de Laila Kinnunen. La enamiĝo neniam estus okazinta, se mi unue ne estus forminta al mi juĝon pri kio finna muziko estas, kiam ĝi estas la plej eble ĉiutaga. La voĉo de Laila ravis ekskluzive ĉar ĝi tiel rimarkinde diferencas de la voĉoj de la plej multaj aliaj finnlingvaj kantistinoj.

M

ia vojo al prove praktiki muzikigadon komenciĝis ĝuste iam en la fino de la 1980-aj jaroj, en ĉambro de la instruistoj, kiu portis neelimineblan fiodoron de malnova pulvora kafo. Tie mi sidis kaj prenis privatajn lecionojn pri la rusa lingvo de trodrinkinta kaj mania-deprimiĝa gimnazia profesoro. Ni havis la ĉambron tute por ni mem, kaj la profesoro estis ĝuste tiel malkaŝema, kiel permesas la manko de juĝokapablo de iu ajn nerimedite mania-deprimiĝa kaj eĉ aĉe trodrinkinta homo. La profesoro esprimis sian malamon de la stude adaptitaj belaj rakontoj el trans la montoj, kiujn prezentis mia lernolibro, kaj anstataŭe li prezentis al mi alternativajn studmaterialojn el sia propra libraro. Inter alie li pruntedonis al mi la etan libron Om svordomar (Pri blasfemoj), kiu en relative fidinda maniero rakontas kiel oni blasfemas en diferencaj lingvoj. Mi havis ĉirkaŭ dek du jaroj, estis preskaŭ nekisita kaj ne sciis ion pri la granda mondo. La profesoro vante parolis pri la virinoj, kiujn li defloris, rakontis mensogaĵojn pri la pratempa kutimo, kiu donis al nobeloj la rajton malvirgigi ĉiujn nov-edzinojn sur sia grundo, kaj lamentis pri siaj dolorantaj hemoroidoj. Lia instruado estis ege kurioza. Mi kredas ke mi prenis nur kvar lecionojn ĝis li prijuĝis min kiel tro lertan por li. Verdire, li certe nur volis eskapi la instruadon por povi tutkore dediĉi sin al sia drinkado.

K

elkajn jarojn poste mi vizitadis la superan stadion de la baza lernejo, kaj ni studadis svedlingvajn beletristikon kaj poezion. Ni tralegis la verkojn de Lenngren, Snoilsky, Almqvist kaj Runeberg, kaj mi sentis kiel kruelan punon, ke mi estas naskita kiel svedo. Ja nur pro tio oni atendis ke mi okupiĝu pri ĉi tiuj mizerege enuigaj personuloj. Ja neniu estus atentanta kiuj estas Lenngren, Snoilsky, Almqvist kaj Runeberg ekzemple en norvega, franca aŭ angla lernejo, ĉu? Mi malbenis la svedlingvan literaturon pro ĝia enuigeco kaj la svedan lingvon pro ĝia senesprima ritmo.

E

n mia libertempo mi dediĉis min al tute alispeca legado. La libro de mia eksa instruisto de la rusa lingvo, Om svordomar, vekis plian apetiton ĉe mi, kaj je mia granda ĝojo, la loka publika libraro en mia naskiĝurbo havis plurajn librojn pri la sama temo. Mi tutege glutis la libron Fula ordboken (La Fivortaro) de la sveda verkisto Bengt Dagrin. Kiel la plej multaj aliaj vortaroj, Fula ordboken estas alfabete ordigita. Kiam mi venis al la litero C kaj la artikolvorto censur (cenzuro), miaj okuloj ekhaltis ĉe la sekvantaj linioj:

 

En Svedio la poemo En morgondröm (Matensonĝo), kiu estas parto de la poemaro Stänk och flikar (Gutoj kaj pintoj) fare de Gustaf Fröding estis leĝe persekutita. La poemo enhavas laŭ la vidmaniero de la tempo [en kiu ĝi estis publikigita] tre aŭdacan rakonton pri sekskuniĝo. Kiam la poemaro estis eldonita, la 29an de septembro 1896, multaj indigniĝis ke Fröding kaj antaŭ ĉio Bonniers [=la eldonejo] povis eldoni ion tiel „malkaŝe fian“.

M

ia scivolo estis vekita! Precize kiel en la kazo kun la finna muziko kaj Laila Kinnunen, mi finfine trovis tion, kio koncernante la svedlingvan literaturon kontentige diferencas de tiu formato, kiun mi ĝis tiam akceptis kiel karakteriza. Iru inferen, Lenngren, Snoilsky, Almqvist kaj Runeberg! Imagu nur, kiel mi tuj komencis tralegi la verkojn de Fröding! Ju pli mi legis, des pli klare mi komprenis kiel mi eraris. La svedlingva literaturo tute ne devas esti enuiga, kaj la ritmo de la sveda lingvo ne devas esti senesprima. Krome, por mi, kiel voluptema kaj testosteronplena dektrijarulo, Matensonĝo estis poemo, kiu eniris rekte kiel sago en miajn koron kaj konscion. Kia ekscita legaĵo!

K

araj parolantoj de Esperanto! La ĉefa celo de tiuj ĉi paĝoj estas prezenti ne la poezion de Gustaf Fröding, sed mian muzikigon de ĝi. Por tiuj, kiuj entute ne komprenas la svedan, mi Esperantigis la poemon de Fröding. Tiuj, kiuj legos mian tradukon, sciu ke mi ne estas lerta poeto kaj ke la traduko entute ne estas tiel bela kiel la originalo de Fröding. Mia traduko enhavas la saman nombron da silaboj kiel la originalo, sed ĝi estas multe pli adasisma ol ĝi. Per mia traduko mi neniel penas prezenti la veran belecon de la lingvostilo de Fröding. Mi nur volas doni percepton pri la ritmo kaj enhavo de la teksto. Espereble mia aĉa traduko de la poemo povas altigi la scivolemon ĝenerale pri la sveda lingvo kaj precipe pri la poemoj de Gustaf Fröding, ĉar la originala versio kompreneble estas multe pli bela kaj leginda.

M

i neniam komprenis, kaj ankoraŭ ne komprenas, kial la lernolibro de la supera stadio de la baza lernejo tute ne mencias ion pri Gustaf Fröding. Mi ankaŭ trovis stranga, ke la poemo Matensonĝo de Gustaf Fröding ne estis publikigita en sia tuteco antaŭ ol tiel malfrue kiel en 1983. Prave, ĝi estis publikigita en sia tuteco jam en 1896, sed en preskaŭ ĉiuj eldonoj de la poemo inter la jaroj 1896 kaj 1983, la tuta kvina kanto estas ekskludita. Mi sentis, ke mi volas fari ion kaŭze de la hontinda fakto ke la poemo dum tiel longa tempo estis cenzurita kaj forte malamita, kaj ĉar la teksto al mi ŝajne ondiĝis kiel muziko, mi ekpensis muzikigi ĝin. Tiel okazis, ke mi fariĝis muzikiganto!

L

a vojo inter penso kaj ago estis longa, kaj la vojo inter la komenco kaj la fino de mia laboro ankaŭ estis longa kaj tre streĉa. Mi ne sciis ion pri orkestrado aŭ taŭga formato kiam mi komencis. Mi eĉ ne scias kiam mi vere komencis muzikigi la poemon, sed mi scias ke la unua ero de la muzikigo estiĝis iufoje en la komenco de 1995. Kiam ĝi aperis, mi ekpensis pri la voĉo de la sveda kantistino Monica Zetterlund. Neniu povas tiel plaĉe kaj esprimive kiel ŝi resti ĉe la sono k. La plej ĝojiga afero kun la estiĝo de la melodio estas ke mia frato, kiam mi unuafoje ekludis ĝin al li, tute nepetite diris Monica Zetterlund! La notoj montras la melodion, kiun mi aŭdis en mia kapo, sed kun la voĉo de Monica, kaj en la filmeto vi povas aŭdi alian kanton kantatan de Monica.

Ĉе l’kurb’ dе l’rојеtо

© Linus Ganman,