Ganman,
laiko

Bildostriisto
Ilustristo
Kaligrafisto
Komponisto
Lingvospertulo
Muzikiganto
Vojaĝanto

Listo de meritoj

Voĉoj kaj opinioj

Prenu kontakton!

[F] [I] [L]
[S] [T] [Y]
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

 

Linus Ganman manĝas kaj lia patrino estas vestita per striita pulovro

K

iam mia patrino (dekstre en la bildo ĉi-supre) estis juna, ŝi laboris kiel bufedistino en la ŝipo Tor Anglia, kiu navetis inter Gotenburgo en Svedio kaj Grimsby en Anglio. En la ŝipo ariĝis gastoj el multaj landoj. Supozeble ĝuste tie mia patrino povis praktiki plurajn lingvojn. Pli malfrue, kiam ŝi ekhavis infanojn kaj kiam ŝi kaj mia patro vojaĝigis min en la mondon, mi observis kun kia facileco ŝi povis konversi kun tiel italoj kaj francoj kiel ankaŭ angloj kaj germanoj. (Almenaŭ eltrinkinte kelkajn glasojn da vino.) Tie kaj tiam en mi vekiĝis revo iam en la estonteco fariĝi almenaŭ tiom lerta pri lingvoj kiel mia patrino.

   

© Linus Ganman,