Ilustristo
havas la parolon

Duŝo
Rukto
Aŭdilo
Kvaso
Rideto
Dolaroj
Metroo
Ĉifonulo
Moskvo
Telefono
Merkato
Kartoffel
Berjozka
Manĝilaro
Malpurulo
Monŝanĝo
Engipsigito
Senharigito
Mispresaĵo
Devojiĝinto
Ĵustonditino
Fotografisto
Sunbrunigito
Naŭzosentulo
Manĝegemuloj

Tabelo de enhavo

Linus Ganman

D

onu al infano krajonojn, kaj ĝi tuj komencos desegni. Kompreneble ne ĉiam tien, kien licas, sed ofte sur vandojn, meblojn kaj sian haŭton. Iuj infanoj finfine ĉesas okupi sin pri tio, kontentigante sin per desegni nur sur paperojn, kaj aliaj eĉ iom post iom limigas sin al figura desegnado. Mi iufoje sur la vojo tra la vivo decidiĝis por desegni geulojn. Mi neniam interesiĝas pri ĉirkaŭaĵoj, nur eble pri aŭtoj aŭ aliaj objektoj kun kiuj homoj interrilatas de proksime, sed kiel menciite precipe geuloj. En krude simpligita kaj apenaŭ realisma stilo. Kelkfoje la ilustraĵoj havas rilatojn kun realaĵoj, sed per miaj intence ŝercemaj krajontiroj mi penas senpintigi la seriozaĵojn.

K

elkaj el miaj ilustraĵoj iomete mistere malaperis. Antaŭ kelkaj jaroj mi ekhavis la peton dezajni du maskotojn por retbutiko pri ludiloj por plenkreskuloj. La vivo de tiu entrepreno ne fariĝis tiom longa, kaj kvankam la maskotoj dum ne mallonga tempo videblis sur Interreto, mi tute ne scias ĉu la ilustraĵoj kiujn mi faris tiucele ankoraŭ ie disvastiĝantas. Eble eĉ mi mem daŭre havas ilin ie en miaj tirkestoj. La ilustraĵoj kiujn mi prezentas sur la sekvaj paĝoj estas tiaj, kiuj reaperis multjare kuŝinte ĝuste en ies tirkestoj. Ili unufoje faris parton de gvidlibro pri Sovetunio - libro kiu eldoniĝis en vere malgranda kvanto. Kaj ni ja konas la postan sorton de Sovetunio. Sed la bildoj restas. Agrablan trarigardadon!

   

© Linus Ganman,